Usone Persone

Usone Persone

Podcast af Usone Persone

Rafa, Brandono kaj Hanso bonvenigas vin al sia tablo por priparoli ĉion--literaturon, politikon, la Esperanto-movadon, historion, kaj kia estas la vivo ĝenerale. La etoso estas neformala kaj la vidpunktoj apartenas nur al la dirinto--se eĉ al tiu! Reagu per retmesaĝo al usonepersone@pm.me usonepersone.substack.com

Prøv gratis i 7 dage

99,00 kr. / måned efter prøveperiode.Ingen binding.

Prøv gratis

Alle episoder

36 episoder
episode 3.8 - Verŝu la TEJO-n artwork
3.8 - Verŝu la TEJO-n

Gastas ĉe nia mikrofono Tyron SURMON, prezidinto de TEJO por 2023-24. Kun li ni multe diskutas kio funkcias bone kaj malbone en TEJO kaj en la movado ĝenerale, kia estas la sperto servi en estraro aŭ eĉ prezidi organizon, kaj kion ni prognozas por la estonteco de la movado. Kiel juna esperantisto trovas sian vojon al TEJO? Kial TEJO-anoj apud la aĝlimo malpli ofte trovas sian vojon aktiviĝi en UEA? Ĝis kiu grado respondecas Hanso por la plej enliberafoliigindaj aferoj? Registrita la 3an de majo, 2025 Ligiloj Substako de Usone Persone [https://usonepersone.substack.com/] Substako de Brandono [http://brandonobradipas.substack.com] NASK [https://nask.org/] Dulanda Kongreso 2025 [https://toronto2025.net/] KER-ekzamenoj [https://edukado.net/ekzamenoj/ker/sesioj] Libroj: La Biblio [https://eo.wikipedia.org/wiki/Biblio] Bridge of Words [https://en.wikipedia.org/wiki/Bridge_of_Words] The Secret History [https://en.wikipedia.org/wiki/The_Secret_History] La Kaŝita Vivo de Zamenhof [https://eo.wikipedia.org/wiki/La_ka%C5%9Dita_vivo_de_Zamenhof] La Sindikato de Jidaj Policistoj [https://en.wikipedia.org/wiki/The_Yiddish_Policemen%27s_Union] Baza Literatura Krestomatio [https://esperanto-ondo.ru/Knigi/Kniga121.htm] Parnasa Gvidlibro [https://eo.wikipedia.org/wiki/Parnasa_Gvidlibro] Mi Stelojn Jungis al Revado [http://impeto.trovu.com/prozo/stelojn2] Dankesprimoj: Ni volas elkore danki niajn subtenantojn Matt Brooks kaj Phillip David Morgan. Dankon al ili ambaŭ! Get full access to Usone Persone at usonepersone.substack.com/subscribe [https://usonepersone.substack.com/subscribe?utm_medium=podcast&utm_campaign=CTA_4]

05. maj 2025 - 1 h 40 min
episode 3.7 - Baza legolisto (2-a parto) artwork
3.7 - Baza legolisto (2-a parto)

En ĉi tiu epizodo ni daŭrigos nian diskuton pri la Baza Legolisto [https://eo.wikipedia.org/wiki/Baza_legolisto] kompilita de William Auld en 1988 kaj ĝisdatigita en 1997. En la 9-a epizodo de nia unua sezono [https://usonepersone.substack.com/p/baza-legolisto-1-2b6], en 2023, ni diskutis la unuajn 10 verkojn en la listo, kaj hodiaŭ ni daŭrigos nian trarigardon trae. Ni volas elkore danki Matt Brooks, nian unuan subtenanton pere de Substako, kaj ankaŭ Phillip David Morgan, kiu lastatempe abonis. Dankon, Matĉjo kaj Phillip! Ankaŭ vi povas mone subteni nin, se vi volas helpi nin pagi la kostojn de la registrado kaj aliaj elpezoj. Libroj diskutitaj: Fajron sentas mi interne [http://www.u-matthias.de/verko/fajron.htm] Naskitaj sur la ruino [https://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=7892] (bitlibre [https://bitoteko.esperanto.es/xmlui/handle/11013/7281]) Sur kampo granita [https://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=2445&id=475&recenzo=montru] Bakŝis [http://retbutiko.be/en/ero/baks] Jen la sablo el mia klepsidro [https://katalogo.uea.org/index.php?inf=4013] La litomiŝla tombejo [http://retbutiko.be/eo/ero/ltom] Vivo kaj opinioj de mastro M'Saud [https://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=3174] Se grenereto... [https://eo.wikipedia.org/wiki/Se_Grenereto._._.] Kredu min, sinjorino! [https://katalogo.uea.org/index.php?inf=3749] El la maniko [https://katalogo.uea.org/index.php?inf=6158] 33 rakontoj [https://eo.wikipedia.org/wiki/33_Rakontoj] Trezoro (parto 1) [http://retbutiko.be/eo/ero/trez] Neŭtrale - Sten Johansson [https://mondialbooks.square.site/sten-johansson] Aliaj Ligiloj Substako de Usone Persone [https://usonepersone.substack.com/] NASK [https://nask.org/] Dulanda Kongreso 2025 [https://toronto2025.net/] Kanada Esperanto-Asocio [https://esperanto.ca/] MeKaRo [https://esperanto.qc.ca/] KER-ekzamenoj [https://edukado.net/ekzamenoj/ker/sesioj] Baza Legolisto [https://eo.wikipedia.org/wiki/Baza_legolisto] Get full access to Usone Persone at usonepersone.substack.com/subscribe [https://usonepersone.substack.com/subscribe?utm_medium=podcast&utm_campaign=CTA_4]

05. apr. 2025 - 1 h 22 min
episode Ni parolez Ido! artwork
Ni parolez Ido!

Dankon pro tio, ke vi aŭskultis ĉi tiun epizodon la 1-an de aprilo! Ni atendas viajn komentojn pri nia estonta Idistiĝo. 😉 Jen la transskribo de la epizodo: Saluto ed esez bonvenanta a tre specala epizodo di "Usono Persone". Me esas Rafa, e kun me, quale sempre, esas Hans e Brandon. Hans: Saluto, me esas Hans. Brandon: Saluto, me esas Brandon. Quale vi sendubite remarkis, ni ne plus parolas Esperanto, ma Ido. Pos kelka reflekto, ni decidis, ke Esperanto vere havas nula reala chanco divenar la internaciona linguo dil tota mondo, do ni decidis lernar ed uzar Ido —specale pro ke ne plus esos obliganta uzar la akuzativo! De nun, la podkasto Usono Persone esos en Ido e lua nomo chanjos ad "Usonez Personez", e ni kurajigas nia askoltanti adherar al maxim chida linguo-komunitato en la mondo! Ni parolez Ido! Irga-kaze, nia hodia temo esos la joki quin homi tra la mondo tendencas facar en Joko-dio, ye la unesma di aprilo. Dum la nexta horo ni diskutos kad esas amuziva facar tala joki, e quanta homi tendencas esar trompata da li. … Se vi havas pensi pri la temo di hodie, voluntez skribar ad usonezpersonez@pomo.me —quale la frukto, ne la literi. De Rafa, Hans, E Brandon, Ne esas trahizo parolar Ido! Kaj, okaze, ke vi ankoraŭ ne Idistiĝis, jen la enhavo en Esperanto: Saluton kaj bonvenon en tre speciala epizodo de "Usone Persone". Mi estas Rafa, kaj kun mi, kiel ĉiam, estas Hanso kaj Brandono. Hanso: Saluton, mi estas Hanso. Brandono: Saluton, mi estas Brandono. Kiel vi sendube rimarkis, ni ne plu parolas Esperanton, sed Idon. Post iom da pripensado, ni decidis, ke Esperanto vere havas neniun faktan eblon iĝi la internacia lingvo de la tuta mondo, do ni decidis lerni kaj uzi Idon —aparte pro tio, ke ne plu estos devige uzi la akuzativo! De nun, la podkasto Usone Persone estos en Ido kaj ties nomo ŝanĝiĝos al "Usonez Personez", kaj ni kuraĝigas niajn aŭskultantojn aliĝi al la plej mojosa lingvokomunumo en la mondo! Ni parolez Ido! Ajnokaze, nia hodiaŭa temo estos la ŝercoj kiujn homoj tra la mondo emas fari en Ŝercotago, la 1-an de aprilo. Dum la sekva horo ni diskutos ĉu estas amuze fari tiajn ŝercojn, kaj kiom da homoj emas esti trompitaj de ili. … Se vi havas pensojn pri la temo de hodiaŭ, bonvolu skribi al usonezpersonez@pomo.me [usonezpersinez@pomo.me] —kiel la frukto, ne la literoj. De Rafa, Hanso, Kaj Brandono, Ne estas perfido paroli Idon! Ni kore dankas José Antonio Vergara kaj Gonçalo Neves pro ilia helpo traduki niajn petolaĵojn en Idon.Dankon ankaŭ al Stela Besenyei-Merger pro la kreo de la tre bela logotipo por Usonez Personez, kiun ni alkroĉis. Okaze ke vi volas lerni pri pli Ido, jen lernolibro por Esperantistoj [http://www.ido-vivo.info/Internacia_lernolibro_por_Esperantistoj.pdf]. Get full access to Usone Persone at usonepersone.substack.com/subscribe [https://usonepersone.substack.com/subscribe?utm_medium=podcast&utm_campaign=CTA_4]

01. apr. 2025 - 1 h 2 min
episode 3.6 - Toronte Estonte artwork
3.6 - Toronte Estonte

En tre speciala epizodo, la usonaj personoj esploras Toronton, la urbo, kie okazos la Dulanda Kongreso kaj NASK en Julio. Ĉiĉeronas por ni Andy Blair kaj Jed Meltzer, du membroj de la LKK. Venu konatiĝi kun la ĉefurbo de Esperanto por Nordameriko en 2025! Ligiloj Substako de Usone Persone [https://usonepersone.substack.com/] NASK [https://nask.org/] Dulanda Kongreso 2025 [https://toronto2025.net/] Kanada Esperanto-Asocio [https://esperanto.ca/] Paralela Universo [http://www.paralelauniverso.com] NOREK [https://www.esperantopdx.org/norek-2025] MeKaRo [https://esperanto.qc.ca/] KER-ekzamenoj [https://edukado.net/ekzamenoj/ker/sesioj] Tem-kanto de la Dulanda Kongreso [https://soundcloud.com/dramabirdo/dulanda-kongreso-ii] Libroj: Trezoro (parto 1) [http://retbutiko.be/eo/ero/trez] Neŭtrale - Sten Johansson [https://mondialbooks.square.site/sten-johansson] Get full access to Usone Persone at usonepersone.substack.com/subscribe [https://usonepersone.substack.com/subscribe?utm_medium=podcast&utm_campaign=CTA_4]

02. mar. 2025 - 1 h 16 min
episode 3.5 - LIPE (kun la Esperantisto de la Jaro, Stela B-M) artwork
3.5 - LIPE (kun la Esperantisto de la Jaro, Stela B-M)

Por la kvina epizodo de nia tria sezono, venis al nia tablo nia kara Stela Besenyei-Merger, kiu lastatempe estis dufoje premiita, kiel la Esperantisto de la Jaro por 2024, kaj kiel la unua ricevanto de la Premio Maertens. Ni invitis ŝin por paroli pri ŝia sperto, kion signifis por ŝi tiuj premioj, kaj kial gravas rekoni la laboron kaj kontribuojn de tiuj, kiuj dediĉas sin al la afero. Ni longe diskutis pri kial gravas lerni de veteranaj movadanoj, kaj agnoski ties kontribuojn. Nur kelkajn minutojn post la registrado, ni lernis pri la forpaso de Renato CORSETTI (1941-2025). Renato kontribuis dum jardekoj al nia movado. Inter alie li prezidis por TEJO (1971-1973) kaj UEA (2001-2007), kaj estis delonge tre aktiva membro de la komitato de UEA. Krom tio, li estis la edzo de Anna Löwenstein, nia lastatempa gasto, kaj ni sendas niajn kondolencojn al ŝi kaj al la infanoj de Anna kaj Renato. Ni bedaŭras, ke ni neniam havis okazon gastigi lin, kaj dediĉas la epizodon al li. Registrita la 1-an de februaro, 2025. Foto de Renato Corsetti: Aleks Aɴᴅʀᴇ - Propra verko, CC BY-SA 4.0, https://commons.wikimedia.org/w/index.php?curid=48489480 Ligiloj Substako de Usone Persone [https://usonepersone.substack.com/] Novaĵo pri forpaso de Renato CORSETTI [https://www.liberafolio.org/2025/02/01/forpasis-renato-corsetti/] Esperantisto de la Jaro [https://esperanto-ondo.ru/Ind-jaro.htm#2023-rezulto] Premio Grégoire Maertens [https://revuoesperanto.org/gk_1148] Intervjuo de Mark Fettes al Stela [https://www.youtube.com/watch?v=eFkDDKazilU&ab_channel=UEAviva] Libroj Y2K [https://bookshop.org/p/books/y2k-how-the-2000s-became-everything-essays-on-a-future-that-never-was-colette-shade/21416954] Monsters [https://www.clairedederer.com/monsters] Poemo de Utnoa [https://www.amazon.com/Poemo-Utnoa-Dua-eldono-Esperanto/dp/1718814429] Promeso en obskuro [https://www.nodo50.org/esperanto/Libroservo/Promeso.htm] Our Evenings [https://www.amazon.com/Our-Evenings-Novel-Alan-Hollinghurst/dp/0593243064] Lingua, Politica, Cultura. Serta Gratulatoria in Honorem Renato Corsetti: Festlibro en Esperanto, la itala kaj la angla [https://play.google.com/store/books/details/Federico_Gobbo_Lingua_Politica_Cultura_Serta_Gratu?id=f6hRDQAAQBAJ] (ne menciita dum la epizodo, sed bona komencpunkto por orientiĝi pri la vivo kaj verki de Renato Corsetti) Get full access to Usone Persone at usonepersone.substack.com/subscribe [https://usonepersone.substack.com/subscribe?utm_medium=podcast&utm_campaign=CTA_4]

03. feb. 2025 - 1 h 59 min
En fantastisk app med et enormt stort udvalg af spændende podcasts. Podimo formår virkelig at lave godt indhold, der takler de lidt mere svære emner. At der så også er lydbøger oveni til en billig pris, gør at det er blevet min favorit app.
Rigtig god tjeneste med gode eksklusive podcasts og derudover et kæmpe udvalg af podcasts og lydbøger. Kan varmt anbefales, om ikke andet så udelukkende pga Dårligdommerne, Klovn podcast, Hakkedrengene og Han duo 😁 👍
Podimo er blevet uundværlig! Til lange bilture, hverdagen, rengøringen og i det hele taget, når man trænger til lidt adspredelse.

Prøv gratis i 7 dage

99,00 kr. / måned efter prøveperiode.Ingen binding.

Eksklusive podcasts

Uden reklamer

Gratis podcasts

Lydbøger

20 timer / måned

Prøv gratis

Kun på Podimo

Populære lydbøger